Paul Landowski (naskiĝis la 1-an de junio 1875 en Parizo, mortis la 31-an de marto 1961) estis franca skulptisto poldevena. Diplomito de la Nacia Altlernejo de Belartoj.
Filo de januara ribelinto kontraŭ la Rusa Imperio en 1863. Mortis en Boulogne-Billancourt, kie loĝis depost 1905, ĉe la strato Max Blondat 14. Tie ĉi en ĝardeno, sub ĝi kaj en subtera galerio oni organizis muzeon, kie estas prezentataj liaj skulptaĵoj kaj projektoj (Musee-Jardin Paul Landowski). La nomon de Landowski ricevis en Boulogne-Billancourt moderna kulturcentro (Espace Landowski), kie troviĝas Muzeo de la 30-aj jaroj, kun verkoj de la artisto.
Aŭtoro de interalie monumento al la patronino de Parizo Sankta Ĝenoveva staranta sur la ponto liganta insulon Saint-Louis, skulptaĵojn sur la Monumento al Reformacio en Ĝenevo kaj de la Statuo de Kristo Savinto en Rio de Janeiro, unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search